La aserto de Biden pri finiĝo de pandamio en Usono estis kritikita de multaj flankoj.
Lucia Publikigita: 2022-09-21 11:33:34

Usona prezidento Joe Biden anoncis en intervjuo kun "60 Minutes" de CBS lastatempe, ke la pandemio en Usono finiĝis, kaj liaj rimarkoj vekis opozicion kaj dubojn de la usonaj amaskomunikiloj, publiko kaj fakuloj.

Laŭ raporto de NBC lunde, kvankam Biden deklaris ke la pandemio en Usono finiĝis, la novkronviruso fariĝos la ĉefa kaŭzo de morto en Usono nelimigite. Usonaj fakuloj pri malsanoj antaŭdiras, ke la novkronviruso restos unu el la dek ĉefaj kaŭzoj de morto en Usono por antaŭvidebla estonteco.

Laŭ raporto de la usona novaĵretejo " The Hill ", en la 19a laŭ la loka tempo, iuj manifestaciantoj en Usono kun longdaŭraj simptomoj de la novkronviruso kolektiĝis ekster la Blanka Domo, kriante, ke la "pandemio ne finiĝis".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree