Aĵure ĉizita jada plato kun animal-vizaĝa fasono de Liangzhu-kulturo
Ĝoja Publikigita: 2022-09-21 09:49:22

Liangzhu-kulturo estis antaŭ 4 300 ĝis 5 300 jaroj, ĝi estas malfrua neolitika kulturo, reprezentata de nigra potaĵo kaj polurita ŝtona instrumento, distribuita en la baseno de la lago Taihu. Aĵure ĉizita jada plato kun animal-vizaĝa fasono de Liangzhu-kulturo iomete ebene montras triangulon kaj estas farita per la teknologioj de penetra kaj negativa-linia gravurado. Estis sur ĝi gravurita animal-vizaĝa fasono, kiu enkorpigas la koncepton kaj kredon de prauloj de Liangzhu pri "harmonio de la homo kun la naturo". Pro la elterigita jada plato, ni povas trans tempo kaj spaco sperti vivsignojn de la prauloj kaj apreci esceptan majstrecon de teknologia estetiko antaŭ la historio.



Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree