Ekspoziciantoj promesis sin renkonti en la venonta jaro
Xiong Publikigita: 2022-09-21 17:33:32

“En Ĉinio ni havas pli ol 300 distribu-filiojn,” tiel diris respondeculo de la ŝanhaja agentejo de vjetnama kafentrepreno, kiam li estis antaŭnelonge intervjuata. La produktoj de tiu entrepreno unuafoje aperis en la Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) en 2004, kaj ĉi-jare ili alportis novajn produktojn, kiuj denove estis akceptitaj. Tiaj entreprenoj, kia tiu vjetnama, kiuj akiris disvolvan movforton el la ekspozicio de Ĉinio kaj ASAN, ne estas malmultaj.

La 19an de septembro la 19a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj kaj la Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj fermiĝis en Guangxi, Ĉinio. En la kvar tagoj 1 653 entreprenoj el 40 landoj partoprenis la ekspozicion ĉeeste kaj pli ol 2 000 entreprenoj virtuale. La totala sumo de investoj atingis novan alton – 413 miliardoj de junaoj. El tiuj okulfrapaj ciferoj oni vidas la riĉajn fruktojn de la ekspozicio.

Nuntempe, al la monda ekonomio mankas forto, kaj la perspektivoj estas mallumaj. Lastatempe Monda Banko, la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj organizaĵoj reĝustigis malalten la antaŭkalkulon pri la tutmonda ekonomia kresko en la kuranta jaro kaj la venonta jaro. Sur tia fono la ekspozicio do havas neordinaran signifon.

La validiĝo kaj efektiviĝo de la Regiona Kompleksa Ekonomia Partnereco (angle: RCEP) forte akcelas la profundan kunlaboron inter Ĉinio kaj la landoj de ASAN kaj igas ilin pli proksimaj en ekonomio kaj komerco. Kaj krome, ankaŭ Japanio, Sud-Koreio, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj aliaj landoj el RCEP, kiuj aliĝis al la ekspozicio, multe plivastigis la “amikan rondon” de la komerco inter Ĉinio kaj ASAN.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree