Ĉina reprezentanto alvokis ĉiujn partiojn efektivigi la tutmondan sekurecan iniciaton en la Konsilio pri Homaj Rajtoj
Lucia Publikigita: 2022-09-21 12:11:06

Lunde en la 51a kunveno kaj interaga dialogo pri la antaŭenigo de demokrata kaj justa internacia ordo, ĉina reprezentanto faris paroladon, alvokante ĉiujn flankojn efektivigi la tutmondan sekurecan iniciaton kaj praktiki veran multflankecon.

La reprezentanto de Ĉinio diris, ke multflankeco estas la kerna koncepto de la nuna internacia sistemo kaj internacia ordo, kaj estas ankaŭ efika maniero por konservi pacon kaj antaŭenigi disvolviĝon. Por politikaj celoj Usono kaj aliaj okcidentaj landoj elpensas kaj disvastigas malverajn informojn kontraŭ aliaj landoj, arbitre enmiksiĝas en alilandajn internajn aferojn sub la masko de homaj rajtoj kaj sendistinge trudas unuflankajn devigajn rimedojn, kiuj grave malobservas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj serioze subfosas multflankecon kaj internaciajn regulojn. La internacia komunumo devas kune rezisti ĉi tiun praktikon kaj la tendencon de politikigo kaj instrumentigo de problemoj pri homaj rajtoj.

La reprezentanto de Ĉinio diris, ke la propono de Ĉinio pri tutmonda sekureca iniciato montris manieron por kompensi la pacan deficiton kaj solvi la tutmondan sekurecan dilemon, kaj ĝi estas publiksekureca produkto, kiun Ĉinio liveras al la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree