Putin deklaris komenci partan mobilizadon
Xiong Publikigita: 2022-09-21 17:48:31

La 21an de septembro laŭ la loka tempo la rusa prezidento Vladimir Putin faris paroladon en video, kaj tie li deklaris ke tiutage komenciĝos parta mobilizado.

Laŭ la leĝo antaŭe publikigita, la objekto de la parta mobilizado estas tiuj civitanoj, kiuj nuntempe restas en rezerva militservo, kaj kiuj iam servis en armitaj trupoj kaj havas certajn fakosciojn pri milito kaj koncernaj aferoj. Kaj cetere, ili devas akcepti ekstrajn militajn ekzercojn, antaŭ ol ili estas metitaj en trupojn.

Putin diris, ke la Okcidento celas malfortigi Rusion kaj izoli ĝin for de la mondo kaj fine pereigi ĝin. Putin rimarkigis, ke post la komenciĝo de la speciala operacio Ukrainio iam donis pozitivan reagon al proponoj prezentitaj de Rusio, tamen, “ĝuste pro la direktivoj de la Okcidento, Ukrainio interrompis la procezon povantan atingi konkordon kun Rusio”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree