Kiun suferigas la energifonta konkurado inter Rusio kaj Eŭropo?
Lucia Publikigita: 2022-09-21 20:16:50

Lastatempe la kunveno de EU-ministroj pri energio malsukcesis, ĉar ĝi ne atingis interkonsenton pri prezlimo de rusa naturgaso. Tio montras gravan malkonkordon interne de EU. Samtempe ankoraŭ daŭras la ludo de sankcioj kaj kontraŭsankcioj inter Eŭropo kaj Rusio pri la problemo de energifontoj.

EU sekvis Usonon por sankcii kontraŭ Rusio, sed ĝi mem falis en energikrizon kaj trenis malsupren la ekonomion. La germana centra banko diris en raporto, ke la recesio en Germanio kreskas. Kontraste, usonaj provizoj de likvigita gaso al Eŭropo grandmezure leviĝis, kaj sekve Usono akiris troajn profitojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree