Xi mesaĝis por la Internacia Tago de Paco 2022
Xiong Publikigita: 2022-09-21 20:57:40

La 21an de septembro la memorigaj aktivecoj por la Internacia Tago de Paco 2022 okazis en Pekino. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ankaŭ ĉina ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, adresis gratulan mesaĝon por la aktivecoj.

Xi diris, ke nun, la situacio de la internacia sekureco estas kompleksa kaj ŝanĝiĝema, kaj la mondo iris en la periodon de tumulto kaj revolucio. En tiu grava momento de la historio Xi oferis iniciaton pri tutmonda sekureco, alvokis ĉiun el tutmondaj landoj insisti pri la sekureca koncepto komuna, sinteza, kunlabora kaj daŭripova, respekti la suverenecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj aliaj ŝtatoj, solvi malkonkordon kaj disputon inter landoj per dialogo kaj konsiliĝo, kune respondi pri paco, komune iri la vojon kun paco kaj evoluo, kaj formi la homan komunumon de komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree