Ne ekzistas tiel nomata “kultura genocido”
Lucia Publikigita: 2022-09-22 08:48:10

Hodiaŭ ni daŭrigas la temon pri etnaj grupoj en Ĉinio. Okcidentaj amaskomunikiloj distordis kaj miskomprenis popularigon de la ĉina lingvo en etnaj regionoj. Pri tio, vicestro de la Nacia Komisiono pri Etnaj Aferoj Zhao Yong diris, ke ĉinaj konstitucio kaj la Leĝo pri Nacia Lingvo kaj Skriba Sistemo ne nur difinas leĝan statuson de popularigo de la nacia lingvo kaj skriba sistemo, sed ankaŭ eksplicite garantias la liberecon de etnogrupoj pri lernado kaj uzo de iliaj propraj lingvoj.

Kiel oni protektas lingvojn kaj kulturojn de etnaj grupoj? La vicestro tiel respondis:

“Subteno de ilia uzo estas plej bona protekto. En Ĉinio 53 etnogrupoj havas proprajn lingvojn, 22 etnogrupoj uzas 28 skribajn sistemojn. Krom subteno de ilia uzado, ni starigis bankon de lingvaj resursoj por kolekti, ordigi, ekspluati kaj utiligi tiujn skribajn ligvojn.”

Unuvorte, estas neniu obstaklo por membroj de etnaj grupoj en lernado kaj uzo de iliaj skribaj lingvoj. Absolute ne ekzistas tiel nomata demando de “kultura genocido”, per kiu iuj okcidentaj amaskomunikiloj kalumnias Ĉinion.

Fine, mi bonvenigas amikojn, kiuj havas liberan tempon, vojaĝi al Xinjiang aŭ Tibeto por rigardi per propraj okuloj la vivstaton de tieaj homoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree