Japanio devas tuj ĉesigi la planon “ellasi venenon” en maron
Xiong Publikigita: 2022-09-22 21:22:59

“Ni timas, ke tio alportos negativan influon al la kompleta rekomenco de la Fukushima-gubernia kaj Miyagi-gubernia fiŝkaptadoj kaj al la regiona ekonomio.” La 21an de septembro iuj japanaj popolaj societoj prezentis kolekton de 42 000 subskriboj al la Tokia Elektropova Kompanio kaj la Japana Ministerio pri Ekonomio kaj Industrio, kontraŭstarante la planon de la Unua Nukleenergia Centralo en Fukushima, ellasi nuklee poluitan akvon en maron, kaj postulante ke la japana registaro uzu alian traktmanieron.

Aprile de 2021, la japana registaro deklaris, ke ĝi planas, ekde la printempo de 2023, ellasi maren la nuklee poluitan akvon de Fukushima. En 2011 en la Unua Nukleenergia Centralo de Fukushima okazis gravega nuklea akcidento, en kiu naskiĝis grandega kvanto da nuklee poluita akvo kaj poluiĝis la grundo kaj mara akvo el dekkelkaj regionoj de Japanio.

Oni taksis, ke la nuklee poluita akvo, kiu nun konserviĝas en la Unua Nukleenergia Centralo de Fukushima, jam atingis 1,3 milionojn da tunoj. La japana registaro asertis, ke la maro havas la tiel nomatan kapablon de “sinpurigado”, kaj tio ankaŭ estas unu el la plej monŝparaj manieroj. Kaj tamen, tio krome signifas, ke pli multe da landoj kaj regionoj alfrontos grandan danĝeron.

Do la traktado de la nuklee poluita akvo en Fukushima absolute rilatas ne nur al Japanio mem, sed ankaŭ al la tutmonda marmedia sekureco kaj la vivo kaj sano de ĉiuj popoloj. Por tio do la japana registaro devas tuj ĉesigi la planon “ellasi venenon” en maron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree