Wang Yi renkontiĝis kun portugala ministro pri eksterlandaj aferoj
Lucia Publikigita: 2022-09-22 18:37:51

Merkrede ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia portugala paralelulo Joao Gomes Cravinho meze de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Wang diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Portugalio eltenis la provon de la internaciaj situacioj ŝanĝiĝemaj kaj atingis solidan disvolviĝon surbaze de interkompreniĝo kaj reciproka konfido. Kaj Ĉinio kaj Portugalio engaĝiĝas en la praktikado de vera multflankismo.

Wang diris ankaŭ, ke Portugalio, kiel grava membrolando de la EU, ludas pozitivan kaj konstruivan rolon en la interkomunikado de Ĉinio kun la EU.

Cravinho diris, ke amikaj interŝanĝoj inter Portugalio kaj Ĉinio daŭras jarcentojn, kaj duflanka praktika kunlaboro en diversaj kampoj rapide disvolviĝas. Ĉinio ludas gravan rolon en traktado de komunaj defioj kiel en la protekto de paco kaj sekureco kaj en la trakto de klimata ŝanĝiĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree