Plej granda animaloforma bronza mita besto elterigita el Sanxingdui
Ĝoja Publikigita: 2022-09-22 09:41:24

Unu granda bronza mita besto, peza je ĉirkaŭ 150 kilogramoj, lastatempe estis elterigita en Sanxingdui-Ruinoj kun aliaj relikvoj, kaj arkeologoj kontinue faras fosadon en la funebra kavo N-ro. 8 de la ruinoj. Ĝis nun ĉirkaŭ 14 000 antikvaj objektoj, kovritaj je pli ol tri mil jaroj, estis elterigitaj el ĉiuj funebraj kavoj en Sanxingdui.

"Post la unua elfosado en Sanxingdui en la jaro 1986, la elterigitaj mitaj bestoj estis malgrandaj laŭ mezuro, ili longas ĉirkaŭ 20 ĝis 30 centimetrojn."

Zhao Hao, membro de teamo pri elfosado de la funebra kavo N-ro. 8, diris, ke la bronza mita besto estis giganta. Ĝi longas kaj altas je ĉirkaŭ unu metro respektive, kaj ĝi estas la plej kompleta kaj plej granda animaloforma bronzaĵo elterigita en Sanxingdui.

Estas eksterordinare, ke la granda bronza mita besto havis kornon sur sia kapo kaj bronzan statuon de viro, starantan sur la korno. La bronzan viron vestas longa robo kaj li havas sveltan korpon. Arkeologoj konjektis, ke la viro eble kondukas aŭ regas la mitan beston.

Sankta arbo estis gravurita sur la besta brusto. Zhao diris, ke ĝi estas nova artefakto, kiu antaŭe ne aperis en Sanxingdui.

Zhao diris, "La arbo estas gravurita direkte sur ĝi kaj povas esti rigardita kiel adoro de loĝantoj de Sanxingdui al la sankta arbo aŭ iuspeca dia ekzisto."

La elfosado de la funebra kavo N-ro. 8 antaŭvidite finiĝos inter la fino de septembro kaj la komenco de oktobro. La sekva paŝo estos laboratoria esplorado kaj restaŭrado de kulturaj objektoj.

Panoramo de la bronza mita besto. /People.cn

Bronza statuo de viro staranta sur la korno de la bronza mita besto. /People.cn

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree