Ĉina reprezentanto alvokas antaŭenigi tutmondajn disvolvajn iniciatojn kaj realigi homajn rajtojn por ĉiuj
Lucia Publikigita: 2022-09-22 11:15:45

Merkrede, Chen Xu, ĉina konstanta delegito al la Oficejo de UN en Ĝenevo kaj aliaj internaciaj organizoj en Svislando, ĉeestis la 51an kunvenon de la homrajta konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj faris paroladon en ĝenerala debato pri problemoj de homaj rajtoj inkluzive de ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kaj la rajto je evoluo, kaj alvokis la internacian komunumon antaŭenigi tutmondajn disvolvajn iniciatojn kaj realigi homajn rajtojn por ĉiuj.

Chen diris, ke feliĉa vivo por la popolo estas la plej granda homa rajto. Ĉiuj landoj devas aliĝi al la homcentra aliro, kunordigi kaj plifortigi la ekonomiajn, politikajn, sociajn, kulturajn kaj mediajn rajtojn de ĉiuj homoj konforme al siaj propraj naciaj kondiĉoj kaj popolaj postuloj, antaŭenigi la tutan disvolviĝon de homoj, kaj certigi ke la popolo ĝuu ampleksajn, plenajn, realajn, specifajn kaj efikajn homajn rajtojn konforme al la leĝo.

Chen emfazis, ke disvolviĝo estas la bazo por ĝuado de homaj rajtoj. La tutmonda disvolva iniciato proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping estas alia publika produkto, kiun Ĉinio kontribuis al la antaŭenigo de internaciaj homaj rajtoj. La internacia socio pozitive respondis, kaj pli ol 100 landoj esprimis sian subtenon. Ĉinio volas kunlabori kun aliaj landoj por preni disvolvadon kiel prioritatan taskon, senĉese antaŭenpuŝi ĉi tiun iniciaton, revivigi tutmondan kunlaboron en efektivigo de la Tagordo 2030, antaŭenigi la realigon de la rajto pri disvolvado tutmonde kaj antaŭenigi la konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree