Kvar el la kvin landoj de Eŭropa Unio landlimaj kun Rusio komencis malakcepti rusajn turistojn lunde noktomeze.
Pollando, Estonio, Latvio kaj Litovio trudis la novajn restriktojn, deklarante ke ili ne akceptas rusojn dum ilia lando ankoraŭ estas en konflikto kun Ukrainio.
Sed Finnlando decidis resti malfermita, kvankam ĝi reduktis la nombron da konsulaj rendevuoj disponeblaj por rusaj vojaĝantoj serĉantaj vizojn.