Xi adresis festan gratulon kaj sinceran saluton al la tutlandaj kamparanoj kaj laborantoj servantaj por agrikulturaj aferoj
Xiong Publikigita: 2022-09-22 16:13:46

Okaze de la kvina “Rikolta Festo de Ĉinaj Kamparanoj”, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, en la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ, adresis festan gratulon kaj sinceran saluton al la tutlandaj kamparanoj kaj laborantoj servantaj sur la fronto de agrikulturo, kamparo kaj kamparanaro.

Xi rimarkigis, ke ĉi-jare, kvankam estis la aŭtuna inundo malofte vidita en nordo, la malfrua semado de vintra tritiko en granda areo, la sekegeco kaj alta temperaturo en sudo kaj, en kelkaj regionoj, influo de KOVIM-19, tamen la someraj grenoj estos rikoltaj.

Xi diris, ke por ĉiunivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj necesu profunde efektivigi la politikon kaj principon de la Centra Komitato de la KPĈ pri la agrikulturo, kamparo kaj kamparanaro kaj igi la vilaĝojn pli riĉaj, la vivon de la vilaĝanoj pli feliĉa kaj la kamaparon pli bela.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree