Laŭ raporto de CNN en la 18a de septembro, usonaj publikaj lernejoj alfrontas longdaŭrajn defiojn de malbona infrastrukturo. Pli kaj pli multaj lernejaj konstruaĵoj estas uzataj pli ol 50 jarojn, kaj malnovaj instalaĵoj grave influas studadon de studentoj kaj laboron de instruistoj.
La raporto diris, ke laŭ raporto publikigita de aŭtoritatoj, la financado por ripari aŭ konstrui usonajn publikajn lernejojn estas signife pli malalta ol la nececa normo por garantii la konstruaĵan kvaliton. Influite de la epidemio kaj inflacio, ĉi-jaraj infrastrukturaj problemoj estas pli malfacile solveblaj.