Usona amaskomunikilo: la kaoso de la epidemio en Usono malkaŝis la problemojn de sistemo de publika sano
Lucia Publikigita: 2022-09-23 13:21:33

Laŭ raporto de The New York Times en la 20a de septembro, la jardekoj da subfinancado de la usona publiksana informsistemo igis la sistemon postiĝinta en sia kapablo kolekti datumojn. La manko de datumoj estas unu el la ŝlosilaj lecionoj de la usona respondo al KOVIM 19, kiu mortigis pli ol milionon da homoj. La problemo reaperis en la usona respondo al la epidemio de simia pokso, kaj ĝi postulas multe da mono kaj longan tempon por ripari ĝin.

Krome, laŭ raporto de la enketo farita de universitato Duke, kiu estis publikigita en Journal of the American Medical Association en la 21a de septembro, la emocia elĉerpiĝo de usonaj sanlaboristoj pliiĝis dum la novkronvirusa epidemio. La enketo de pli ol 100 000 usonaj sanlaboristoj montris, ke de 2019 ĝis 2021, la proporcio de emocia elĉerpiĝo ĉe kuracistoj altiĝis de 31,8% al 37,8%, kaj la proporcio de emocia elĉerpiĝo en flegistinoj altiĝis de 40,6% al 49,2%.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree