Li Keqiang videe dialogis kun reprezentantoj el la japana ekonomia rondo
Xiong Publikigita: 2022-09-23 19:41:55

La 22an de septembro, en Pekino, la ĉina ĉefministro Li Keqiang videe dialogis kun reprezentantoj el la japana ekonomia rondo.

Li Keqiang diris, ke restas nur kelkaj tagoj ĝis la okazo, kiam oni celebros la 50an datrevenon de la normaliĝo de la ĉina-japana diplomatia rilateco. Ĉinio kaj Japanio estas gravaj najbaroj, kaj teni la dulandajn rilatojn stabile disvolviĝantaj konformas al la interesoj de la du flankoj kaj ankaŭ al la paco, stabileco kaj evoluo de la mondo.

Li substrekis, ke Ĉinio firme iras la vojon de paco kaj evoluo, esperante ke Ĉinio kaj Japanio respektos sin reciproke, egale traktos unu la alian, pliigos interfidon, dece traktos malkonkordojn, protektos la ĉirkaŭan medion de paco kaj stabileco, kaj atingos komunan disvolvadon de Ĉinio kaj Japanio kaj landoj el la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree