Tombo de Reĝo Nanyue de Okcidenta Han-dinastio: Malkovri raraĵojn kaj importitajn komercaĵojn
Ĝoja Publikigita: 2022-09-23 09:44:42

Kantono estas la naskiĝloko de la antikva linio de surmara silka vojo, liganta Ĉinion kun fremdaj landoj per ŝipoj. En la pasinteco, Kantono estis nomata Panyu, la ĉefurbo de Regno Nanyue de la Okcidenta Han-dinastio (202 a.K. – 8.p.K.). Kontraste al aliaj tomboj foraj de urbocentroj, la tombo de reĝo Nanyue estis trovita en la centro de Kantono en la jaro 1983. La Muzeo de Reĝo Nanyue, kie estas lokita la tombo, estis konstruita en la sama loko apud la komerca strato.

La tombo de la Okcidenta Han-dinastio estas la plej malnova kaj plej granda han-tombo kun la plej multaj funebraj objektoj en Lingnan, sude de la Nanling-Monto.

La tombo de Reĝo Nanyue apartenis al la dua reĝo de Nanyue Zhao Mo, kiu faris regadon de 137 a.K. ĝis 122 a.K. Kompare kun aliaj luksaj tomboj, el la tombo de Reĝo Nanyue estis elterigitaj pli ol mil funebraj objektoj, inter kiuj multaj estas raraj trezoroj kun ekzotaj kulturaj karakterizaĵoj.

Multaj relikvoj povas esti spuritaj al fremdaj landoj en tiu tempo. La dezajnaĵoj sur ornamaĵoj havas fortajn karakterizaĵojn de mezopotamia kulturo. Eĉ en tiu epoko, la popolo havis la koncepton de kombino de ekzotaj fremdaj stiloj kun la loka kulturo.

La Tombo de Reĝo Nanyue de Okcidenta Han-dinastio malkovris la influon de la antikva linio de surmara silka vojo. Ĉiuj funebraj objektoj estas ekstreme raraj kaj trezoraj, kiuj kombinas kulturon el diferencaj regionoj kaj landoj.

Ĉu Panyu en la antikveco ĉu Kantono en la hodiaŭa mondo, la urbo, situanta ĉe la maro, multe utiligis advantaĝojn de sia geografika loko konstrui internacian reton tuttempe.

La muzeo de Reĝo Nanyue. /Fotas CGTN

Relikvoj prezentitaj en la muzeo de Reĝo Nanyue. /Fotas CGTN

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree