Ĉina reprezentanto ĉe Homrajta Konsilio urĝas Usonon ĉesigi kontraŭleĝan militan intervenon en Sirion
Lucia Publikigita: 2022-09-23 19:44:18

Ĵaŭde, en la 51a kunveno de la homrajta konsilio, ĉina reprezentanto Jiang Duan forte kondamnis la kontraŭleĝan militan intervenon en Sirion fare de Usono, kiu subfosis la bazajn homajn rajtojn de la siria popolo, kaj urĝis Usonon tuj ĉesu malobservi homajn rajtojn.

Jiang diris, ke la siria problemo estas prokrastita dum pli ol dek jaroj, kaj la siria popolo ankoraŭ baraktas en malriĉeco kaj milito. Usono kaj aliaj okcidentaj landoj havas neeviteblan respondecon pri tio. Ĝis nun, la usona armeo ankoraŭ dominas la petrolon, naturgason kaj aliajn naciajn rimedojn de Sirio, okupas gravajn naftoproduktajn areojn en Sirio, prirabas pli ol 80% de la kvanto de naftoproduktado, kontrabandas kaj forbruligas siriajn gren-provizojn kaj grave malobservas la bazajn homajn rajtojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree