La 23an de septembro afgana polico diris, ke en iu moskeo de Kabulo, la ĉefurbo de Afganio, okazis eksplodo, kiu kaŭzis morton de 7 homoj kaj vundiĝon de 41.
Khalid Zadran, proparolanto de la kabula polico, diris, ke posttagmeze tiutage ĉe la pordo de la moskeo eksplodis aŭto instalita per bombo. La eksplodo kaŭzis morton de 7 homoj kaj vundiĝon de 41. Ĝis nun neniu organizo aŭ individuo deklaris respondecon pri la bombado.