Pacifikaj insullandoj ne estas ŝakpecoj de Usono
Xiong Linping Publikigita: 2022-09-24 17:31:12

La 22an de septembro laŭ la loka tempo, dum la Ĝenerala Asembleo, la usona ŝtata sekretario Antony Blinken prezidis kunvenon de ministroj pri eksteraj aferoj de PBP, la Partnereco en la Blua Pacifiko. En la kunveno li asertis, ke Usono ĝisfunde strebos al la evoluigo de la pacifika regiono kaj disvolvos kunlaboron en traktado kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, plifortigo de bazaj konstrulaboroj kaj en tiaj similaj. La ekstero opinias, ke tio estas anonco ke fine de septembro okazos la unua “pintkunveno de Usono kaj pacifikaj insullandoj” en Vaŝingtono.

La tiel nomata “Partnereco en la Blua Pacifiko” fondiĝis ĉi-jare junie. La komencaj membro-landoj estis Usono, Britio, Aŭstralio, Japanio kaj Nov-Zelando, kaj Barato estis rigardata kiel observanto. Tiu organizaĵo, se oni analizas ĝian strukturon, preskaŭ estas “mekanismo el kvar flankoj” plus “AUKUS”. Kvankam ĝi pretendis plifortigi kunlaboron kun la pacifikaj insullandoj en klimata ŝanĝiĝo, sekureco sur maro, publika sano kaj tiel plu, sed ĝiaj celoj ne estas tiel simplaj. Estis usona amaskomunikilo, kiu diris ke la celo de PBP estas kontraŭpezi la ĉiam pli leviĝantan influon de Ĉinio en la Suda Pacifiko.

Sur la geopolitika mapo de Usono, la Suda Pacifiko delonge ne estis atentata. Sed nun, kial ĝi fariĝis fokuso? Steve Chabot, usona kongresano, donis sian opinion, ke la dupartia interkonsento pri sekureco, komence de la kuranta jaro subskribita de Ĉinio kaj Salomonoj, sentigis al Usono fortan “urĝecon”, do ĝi sentis sin jam postiĝinta. Ankaŭ Campbell, kunordiganto de la Nacia Sekureca Konsilio de la Blanka Domo pri Hindiaj kaj Pacifikaj Aferoj, konfesis, ke la plifortigo de aktivadoj fare de Usono en la regiono Pacifiko havas “strategiajn faktorojn neigeblajn”.

Se Usono vere volas helpi la pacifikajn insullandojn en ilia disvolvado, do ĝi faru kiel ĝi diris. Do ĝi disvolvu egalan kaj justan kunlaboron kun tiuj insulaj landoj kaj respektu iliajn sendependecon kaj memstarecon, sen iaj ajn politikaj kalkulo kaj kondiĉoj. Usono ĉiam lertas en la “desegno de platkuko”, sed la mondo bezonas ĝiajn sincerajn agojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree