Wang Yi intervidiĝis kun Antony Blinken
Pluveta Publikigita: 2022-09-24 18:06:09

La 23an de septembro laŭ la loka tempo ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi intervidiĝis kun usona ŝtata sekretario Antony Blinken en Nov-Jorko.

Wang Yi diris, ke nun la ĉina-usonaj rilatoj suferis gravan baton, kaj la usona flanko devas tiri lecionojn el ĝi. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono restas en ŝlosila momento. Kun la sinteno respondeci pri la mondo, la historio kaj la du popoloj, la du flankoj devas starigi al si ĝustan manieron de traktado por la du landoj kaj restabiligi la duflankajn rilatojn.

Wang Yi emfazis, ke la tajvana problemo estas la interna afero de Ĉinio, kaj Usono ne rajtas fari intervenon. La pozicio de Ĉinio pri solvado de la tajvana problemo estas konsekvenca kaj klara, kaj Ĉinio daŭre persistas en la principo de "paca reunuiĝo kaj unu lando kun du sistemoj". Paca solvado estas malkongrua kun "tajvana sendependeco". Ju pli furiozaj estas la agoj de "tajvana sendependeco", des malpli probabla estos paca solvado. Por vere konservi pacon ĉe la Tajvana Markolo, ni devas klare kontraŭi kaj ĉesigi ajnan agon de "tajvana sendependeco".

Blinken diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio nuntempe estas en malfacila periodo, kaj revenigi la dulandajn rilatojn al stabila vojo konformas al la interesoj de la ambaŭ flankoj. La du landoj sukcese dominis malkonkordon en la pasinteco, kaj la usona flanko volas havi sinceran komunikadon kaj dialogon kun la ĉina flanko por eviti miskomprenojn kaj misjuĝojn kaj trovi vojon antaŭen. Blinken ripetis, ke Usono ne serĉas "novan Malvarman Militon". La principo de unu Ĉinio ne ŝanĝiĝas, kaj Usono ne subtenas "tajvanan sendependecon".

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Ukrainio.

La du flankoj opiniis, ke la kunveno estas sincera, konstruema kaj grava, kaj ili konsentis plu konservi komunikadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree