Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de UN
Qiujieming Publikigita: 2022-09-25 17:30:27

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vendrede renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) Antonio Guterres dum la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Wang diris, ke la ĉina flanko profunde aprezis, ke la ĝenerala sekretario Guterres alvokis plifortigon de la internacia kunlaboro kiam la mondo estas plene de defioj kaj kaosoj. Ĉinio ĉiam insistas, ke grandaj potencoj, precipe la konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de UN, devas gvidi la plenumadon de la internacia leĝo, konservi la aŭtoritaton de UN, praktiki veran multflankismon kaj helpi evoluantajn landojn. Estas bedaŭrinde, ke iu lando, pro siaj propraj interesoj, praktikas unuflankismon en la nomo de multflankismo, kaj kreas malgrandajn rondojn aŭ grupojn ĉie sub la preteksto de konservado de tiel nomataj reguloj. Ĉinio firme staros ĉe UN, senŝanceliĝe subtenos la centran rolon de  UN en internaciaj aferoj kaj subtenos UN por ludi pli grandan rolon por trakti defiojn alfrontantajn pacon kaj sekurecon.

Guterres esprimis dankon pro la ŝlosila rolo, kiun Ĉinio ludas delonge, por subteni multflankismon, antaŭenigi internacian kunlaboron kaj daŭripovan disvolvadon, dirante, ke la partnereco kun Ĉinio estas grava kolono por UN kaj multflankismo.

Li diris, ke la du flankoj faras proksiman kaj efikan kunlaboron, kaj ke UN subtenas la Tutmondan Disvolvan Iniciaton (TDI). Li gratulis Ĉinion pro sukcesa organize de la Ministera Kunveno de la Grupo de Amikoj de la TDI lastatempe. Li kredas, ke ĉi tio helpos akceli la efektivigon de la Tagordo 2030 por Daŭripova Disvolviĝo.

Wang emfazis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la TDI kaj Tutmondan Sekurecan Iniciaton, kiuj kontribuis per ĉina plano por akceli internacian disvolvan kunlaboron kaj helpi efektivigi la Tagordon 2030 por Daŭripova Disvolviĝo, kaj liveris publikajn bonojn por mildigi pacon kaj sekurecan deficiton kaj kune alfronti la nunajn severajn defiojn.

Wang diris, ke Ĉinio volas proksime kunlabori kun UN por formi pli grandan konsenton, kolekti pli da fortoj kaj faciligi pli da agoj. Ĉinio daŭre subtenos diversajn laborojn de UN kaj alprenos siajn respondecojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree