Kion opinias brito pri la du karbonaj celoj de Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2022-09-23 19:50:02

Amikoj, hieraŭ estas la dua datreveno, ke Ĉinio anoncis la celon de karbona neŭtreco, kaj mi kontaktis mian britan amikon David Valentine por paroli pri tio. Li estas la prezidanto de “Valentine International”, kaj estis premiita de la eksa Reĝino Elizabeth la 2a de Britio. Li estas ankaŭ honorcivitano de Shandong-provinco de Ĉinio.

Laŭ lia opinio, malgraŭ la grandegaj diferencoj en loĝantargrandeco de ambaŭ flankoj, ekzistas multaj komunaj celoj por atingi karbonan neŭtrecon. Li citis ekzemplon de Skotlando, tiea registaro decidis redukti forcejajn gasojn je almenaŭ 75% antaŭ 2030, je almenaŭ 90% antaŭ 2040 kaj atingi karbonan neŭtrecon antaŭ 2045.

Ĉinio klopodas por realigi karbonan kulminon antaŭ 2030, t.e. ke la karbonemisio ne pliiĝos post 2030; kaj karbonan neŭtrecon antaŭ 2060. Oni devas konfesi, ke ĉar la tempo de industriiĝo de eŭropaj landoj estas 70 ĝis 80 jaroj pli fruaj ol Ĉinio, tiuj landoj ja akiris avantaĝon kaj havis pli bonan staton.

Kiel la procezo atingi karbonan neŭtrecon influas la ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj? Ni aŭdu, kion li diras pri tio.

Parolante pri tio, kio la du landoj povas lerni unu de la alia, li opinias, ke pli da homoj devas koni la kazojn, kiuj nun estis bone faritaj. Ĉi tie li donas ekzemplon:

La menciita urbo Haiyang ĵuste estas en Shandong-provinco, kaj eĉ mi estas indiĝeno de Shandong, sed mi ne scias pri tio, se ne parolas pri rakonti tion al aliaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree