Okazis Junularaj Kulturaj Interŝanĝoj de Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo
Shanshan Publikigita: 2022-09-25 18:34:20

Posttagmeze de la 22-a de septembro, en Tsinghua-Universitato okazis virtuale kaj ĉeeste la Junularaj Kulturaj Interŝanĝoj de Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, kune organizita de Universitato Tsinghua de Ĉinio kaj Universitato Eotvos Lorand de Hungario. Instruistoj kaj studentoj de sep altlernejoj kaj universitatoj de Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo virtuale kunvenis por antaŭenigi reciprokan komprenon inter junuloj, proksimigi la distancon inter koroj per kulturaj kaj artaj interŝanĝoj, kaj fari kontribuojn por pliriĉigi la enhavon de la rilatoj inter Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo. Yang Bin, vicprezidanto de Tsinghua-Universitato, kaj Imre Hamar, vicprezidanto de Universitato Eotvos, ĉeestis la aranĝon kaj faris salutparolojn.

Ambasadoro Jiang Yu, speciala reprezentanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj rilate al kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo, diris, ke junuloj reprezentas la estontecon de la landoj kaj la mondo, kaj junulara kultura interŝanĝo ĉiam estas grava parto de la kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo. Jiang esperas, ke junaj studentoj daŭre vastigos kulturajn interŝanĝojn en la estonteco, akcelos amikecon kaj kunlaboron, kaj kune konstruos pli brilan estontecon.

 


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree