Kiu estas la homo plej malfeliĉa en la mondo? Komentu al ni en Twitter
Mirinda Publikigita: 2022-09-25 15:44:30

Kiu estas la homo plej malfeliĉa en la mondo?Eble vi ne tuj donas la respondon. Se mi demandus, ĉu vi iam vidis la verdan homon en la tableto de sekura elirejo, vi nepre kapjesis. Ĉu vi konas lian nomon?

Li nomiĝas Picto kaj estis dezajnita de japano Minami Ohtani en 1978.

Picto estas traduko laŭ prononco en la japana lingvo kaj la unua parto de la angla vorto pictogram. En Japanio fondiĝis asocio de Picto, kiu kolektas “s-ro Picto” en malsamaj sekurigaj signaloj en la mondo.

Kial japano dezajnis ĝin? Tio rilatas al kelkaj seriozaj incendioj okazintaj dum tiu epoko. Tiuj incendioj kaŭzis grandan nombron da mortoj kaj vunditoj kaj fajrbrigadistoj opiniis, ke unu el la kialoj estas manko de simplaj kaj evidentaj sekurecaj signoj. Do en 1978 japana asocio de fajrobriga sekureco komencis kolekti signojn pri sekuraj elirejoj kaj fine la eta verda homo dezajnita de Minami Ohtani estis akceptita. Poste s-ro Picto fariĝis tutmonda signo de sekureca elirejo. 

Fakte la signoj de s-ro Picto havas diversajn formatojn, inkluzive de premego de ŝtono, falo en kloako, kraŝo de veturilo, glitofalo, ktp. Ĉiuj sekuraj demandoj en la vivo povas esti signataj per la verda hometo. Do s-ro Picto kompreneble fariĝis la plej malfeliĉa homo en la mondo. Krom li, Ĉu aliaj signaloj havas siajn nomojn?

Jes, ekzemple la blua birdo, kiu estas la logo de Twitter, havas nomon Larry Bird. Ĝi estas nomumita per la nomo de korbpilka stelo Larry Bird de Bostono. Ĉar li estas idolo de unu el kreintoj de Twitter Biz Stone en lia juneco kaj Biz Stone persone konfirmis tion en la retejo Twitter. 

Jen estas la foto de vera Larry Bird. Komparu ilin, ĉu ili similas? Bv. donu vian komenton en nia konto en Twitter! Jes, ni jam malfermis konton en Twitter kaj vi povas facile trovi nin en la jena paĝo. Venu, ni atendas vian opinion en Twitter!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree