Ĉinio dimanĉe lanĉis portoraketon Kuaizhou-1A por sendi du satelitojn en kosmo.
La paro de satelitoj, Shiyan-14 kaj Shiyan-15, estis levita je la 6:55 matene (Pekina Tempo) el la Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en la norda provinco Shanxi kaj baldaŭ eniris la antaŭfiksitan orbiton.
La Shiyan-14 ĉefe estos uzata por fari sciencajn eksperimentojn kaj kontroli novajn teknologiojn, kaj la Shiyan-15 liveros datumojn en la kampoj de teritoria ĝenerala enketado, urba planado, kaj antaŭzorgo kaj mildigo de katastrofoj.
Tiu lanĉo markis la 18an mision de la seriaj portoraketoj de Kuaizhou-1A.