Laŭ informo de la ĉina Ministerio pri Kriz-Administrado, la 23-an de septembro, okazis la 3-a Konferenco de Ministroj de BRICS-landoj pri Katastrofa Administrado videoligo. La ĉeestantoj atingis sep konsentojn pri trakto de katastrofaj defioj.
Kun la temo "Akceli modernigon de prevento kaj kontrolo de katastrofoj, helpi BRICS-landojn realigi altkvalitan Disvolvadon", la konferenco estis gastigita de la ĉina flanko, kaj la estroj de la katastrofadministradaj departementoj de Sud-Afriko, Brazilo, Rusio, Hindio kaj aliaj BRICS-landoj partoprenis virtuale. Ĉiuj flankoj kune publikigis la Pekinan Deklaracion de la Konferenco de Ministroj de BRICS-landoj pri Kastrofa Administrado.
Wang Xiangxi, ĉina ministro pri Kriz-Administrado, diris, ke Ĉinio volas labori kun la BRICS-landoj por kune kolekti komunajn konojn kaj konceptojn pri pri katastrofra malpliigo , plibonigi preventan kaj kontrolan kapablon, respondi al gravaj katastrofaj defioj, antaŭenigi disvolviĝon de ĉi-rilataj scienco kaj teknologio, kaj konstrui tutmondan partnerecon pri katastrofadministrado.