La 21-an de septembro usona ĵurnalo The New York Times raportis, ke serioza problemo de Usono en kolektado de datumoj kaŭzis ĝian malfacilan solvon de la epidemio. Iu raportisto diris, ke dum la tuta epidemio de KOVIM-19 ŝi ofte malkovris, ke registaraj oficialuloj ne povas respondi bazajn demandojn, kaj malantaŭ tio estas la serioza manko de datumoj. En furioza periodo de la epidemio, ŝi vidis en fako de Alasko pri publika sano, ke en kunvenejo ĉirkaŭ 20 personoj mane enmetis datumojn, kaj tiu ĉi malaltefika maniero vere surprizis homojn.