Troviĝas pli ol 63 mil verdaj organikaj geoindikaj agrikulturaj produktoj en Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2022-09-26 14:37:28

Lastajn jarojn Ĉinio kontinue akcelis disvolvon de verdaj organikaj geoindikaj agrikulturaj produktoj por pliigi efikan provizadon de verdaj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj. Lastatempe la Ministerio de Agrikulturaj kaj Kamparaj Aferoj de Ĉinio publikigis la plej freŝajn donitaĵojn montrante, ke ĝis la fino de aŭgusto de la kuranta jaro estas pli ol 63 mil verdaj organikaj geoindikaj agrikulturaj produktoj en Ĉinio, pli multe je 320% ol tiu en la fino de la jaro 2012.