Internacia komunumo rekonas tutmondan disvolvan iniciaton kiel plej unuecan koncepton en mondo
Yu Publikigita: 2022-09-26 18:56:04

Lastatempe, en la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la 51a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN, reprezentantoj de evoluantaj landoj diskutis pri la Tutmonda Disvolva Iniciato prezentita de Ĉinio.

La monda ekonomio alfrontas multajn defiojn kaj la ekonomio, socio kaj popola vivteno en multaj landoj estas grave influitaj. En tia situacio la Tutmonda Disvolva Iniciato prezentita de Ĉinio proponis praktikeblan vojon por akceli efektivigon de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolviĝo, starigis platformon por kunlaboro, kolektis resursojn por disvolvado kaj liveris ĉinajn solvojn por traktado de diversaj malfaciloj kaj defioj. Achim Steiner, estro de la Disvolva Programo de UN, opiniis, ke tio estas la plej unueca koncepto, atingita de diversaj landoj en la mondo surbaze de kompreno pri iliaj propraj kondiĉoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree