Ĉiuj delegitoj de 20-a Nacia Kongreso de KPĈ elektitaj
Ĝoja Publikigita: 2022-09-26 14:32:58

Sume 2 296 delegitoj estis elektitaj por la tre baldaŭa 20-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) laŭ oficiala deklaro publikigita dimanĉe.

La 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ estis proponita malfermiĝi la 16-an de oktobro en Pekino.

Laŭ la deklaro, la kvalifiko de la delegitoj estos ekzamenata de speciala ekzamena komitato antaŭ ilia ĉeesto al la baldaŭa kongreso.

La deklaro diris, ke la elektado de la delegitoj observis la Partian Konsitucion kaj strike konformis al postuloj de la Centra Komitato de la KPĈ, aldonante, ke la procezo kombinis la partian gvidadon kaj demokration.

Laŭ la deklaro, la delegitoj venas de la vasta amplekso de kampoj, inkluzive de sektoroj ekonomiaj, sciencaj, teknologiaj, nacidefendaj, politikaj kaj justicaj, kaj administradoj edukaj, mediataj, kulturaj, prisanaj, sportaj kaj sociaj.

Ankaŭ la nomlisto de la 2 296 delegitoj estis publikigita dimanĉe.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree