Wang Yi alparolis ĝeneralan debaton de 77a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN
Yu Publikigita: 2022-09-26 15:48:34

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate alvokis la internacian komunumon fari ĉiajn klopodojn por paco kaj disvolviĝo kaj surŝultrigi la respondecon pri solidareco kaj progreso.

Dum sia parolado en la ĝenerala debato de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), Wang diris, ke la mondo estas en epoko plena de defioj, kaj ke ĝi jam eniris novan fazon de malkvieto kaj transformiĝo, kaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento akceliĝas, tamen ĉi tiu epoko estas ankaŭ plena de espero.

Wang diris, ke paco kaj disvolvado restas la ĝenerala tendenco de la epoko, kaj tra la mondo la voko de popoloj al progreso kaj kunlaboro fariĝas pli laŭta ol iam ajn antaŭe. La respondo de Ĉinio estas firma kaj klara pri la demando kiel respondi la vokon de la epoko kaj konformiĝi al tendenco de la historio por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro rekomenditan de ĉina prezidanto Xi Jinping.

"Unue, landoj devas subteni pacon kaj oponi militon kaj malkvieton," Wang diris, alvokante ĉiujn landojn klopodi plu por trakti malkonsenton per pacaj rimedoj kaj solvi disputojn per dialogo kaj konsiliĝo.

"Due, landoj devas serĉi disvolviĝon kaj elimini malriĉecon," diris Wang, akcentante, ke la mondo devas meti disvolviĝon en la centron de la internacia tagordo kaj starigi internacian konsenton pri antaŭenigo de disvolvado. La mondo devas vidi, ke ĉiuj en ĉiu lando pli multe profitas de la fruktoj de disvolviĝo en pli justa maniero.

"Trie, landoj devas resti malfermaj kaj oponi ekskludon," Wang diris, aldonante, ke landoj devas resti fidelaj al malfermiteco kaj inkluziveco, subteni la multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe ĝia kerno kaj klopodi por konstrui malferman mondan ekonomion.

"Kvare, landoj devas daŭrigi kunlaboron kaj oponi konfrontiĝon," Wang diris, urĝante landojn partopreni en dialogo, konsiliĝo kaj kungajna kunlaboro, kaj malakcepti konflikton, devigon kaj nul-suman ludon. Li emfazis, ke landoj devas kune oponi grupan politikon kaj blokan konfrontiĝon.

"Kvine, landoj devas plifortigi solidarecon kaj oponi dividiĝon," Wang diris, alvokante la internacian komunumon oponi desegnadon de linioj pro ideologiaj kialoj, kaj kune labori por plivastigi komunan bazon kaj konverĝon de interesoj kaj antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon de la mondo.

"Sese, landoj devas subteni egalecon kaj oponi tiranecon," diris Wang, aldonante, ke landoj devas antaŭenigi kaj praktiki veran multflankismon, akceli egalecon de ĉiuj landoj laŭ rajtoj, reguloj kaj ŝancoj, kaj konstrui novtipajn internaciajn rilatojn de reciproka respekto, egaleco kaj justeco, kaj kungajna kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree