Tio estas "necesa agado"
Yu Publikigita: 2022-09-27 15:32:10

La kvin-taga 66a Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo malfermiĝis la 26an de septembro en la stabejo de la organizo en Vieno, kaj ĝin ĉeestis reprezentantoj de 175 membroŝtatoj.

Rafael Mariano Grossi, ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo, emfazis en la kunveno, ke la starigo de sekureca zono ĉe la nuklea centralo Zaporizhzhia estas necesa agado. Grossi anoncis, ke li planas interparoli plu kun reprezentantoj de Ukrainio kaj Rusio ĉi-semajne por diskuti pri la starigo de sekureca zono ĉe la nuklea centralo Zaporizhzhia.

Pasintsemajne, dum sia ĉeesto al la altnivela kunveno de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, Grossi havis kontaktojn kun rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov kaj ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Dmytro Kuleba pri la supre menciita afero.

La rusa reprezentanto por la Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo diris la 26an de septembro, ke la rusa flanko estas preta por pridiskuti teknikajn demandojn de la sekureca zono.

Alexei Likhachev, ĝenerala direktoro de la Ŝtata Atom-Energia Korporacio de Rusio, diris en la Ĝenerala Konferenco de la Internacia Atom-Energia Agentejo, ke la rusa flanko estas preta por pridiskuti la teknikajn demandojn de la sekureca zono. Li ankaŭ akuzis la ukrainan flankon pri uzo de pezaj pafilegoj, senpilotaj aerveturiloj kaj multoblaj raketlanĉiloj en atakoj al la nuklea centralo Zaporizhzhia, kiuj konsistigis rektan minacon al la sekureco de la nuklea centralo.

La 26an de septembro, la rusa Ministerio pri Nacia Defendo diris, ke en la pasintaj 24 horoj la ukraina armeo pafis 25 artileriajn obusojn al la regiono proksima al la nuklea centralo Zaporizhzhia. Dum la artileria kontraŭatako, la lanĉ-ekipaĵoj de la ukraina armeo estis detruitaj.

Oleg Korikov, prezidanto de la Nacia Nuklea Reguliga Inspektantaro de Ukrainio, kiu ĉeestis la kunvenon tiutage, akuzis la rusan armeon, ke ili ankoraŭ regis la nuklean centralon Zaporizhzhia kaj daŭre bombardis la nukleajn instalaĵojn kaj la urbon Enerhodar, en kiu troviĝas la nuklea central, per pezaj armiloj. Korikov avertis, ke la sekvoj de nuklea akcidento estos tutmondaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree