68 landoj oponas intervenon en ĉinajn internajn aferojn en sesio de UN
Ĝoja Publikigita: 2022-09-27 14:27:31

Grupo da landoj lunde oponis kontraŭ interveno en ĉinajn internajn aferojn sub la preteksto de homaj rajtoj en la 51a sesio de la Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj.

Laŭ komuna deklaro, publikigita de Pakistano nome de 68 ŝtatoj, temoj rilataj al la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la Tibeta Aŭtonoma Regiono estas ĉinaj internaj aferoj, kaj oni devas ne politikigi homajn rajtojn kaj duobligi normojn.

La deklaro diras, ke respekti suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon kaj ne-interveni en internajn aferojn de suverenecaj ŝtatoj estas bazaj normoj de internaciaj rilatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree