Xi sendis kondolencon al Putin pro lerneja pafado en Rusio
Yu Publikigita: 2022-09-27 17:21:35

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis kondolencan mesaĝon al sia rusa paralelulo Vladimir Putin pro okazaĵo de lerneja pafado en la lando.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estas konsternita informiĝinte pri la pafado en la rusa urbo Izhevsk.

Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj en sia propra nomo, Xi esprimis profundan kondolencon pro tiuj mortigitoj en la okazaĵo kaj sinceran simpation al familioj de la mortintoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree