“Antikva kaj moderna Ĉinio” de Carlo Cattaneo
Alessandra Madella Publikigita: 2022-09-27 11:04:46

Carlo Cattaneo (1801-1869) estas konsiderata la patro de itala sociologio. Li estis unu el la ĉefoj de la rebelo nomata “la kvin tagoj de Milano”, inter la 18-a kaj la 22-a de marto 1848, kiu mallonge liberigis la italan urbon de la kontrolo de la Habsburga Imperio. Kaj li proponis federacian modelon de unuiĝo de Italio kaj Eŭropo. Lia politika penso multe influis homojn kiel socialiston Gaetano Salvemini (1873-1957), kiuj luktis kontraŭ itala fascismo antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito. Sed eble lia plej granda kontribuo estis pri edukado, dank’ al lia noviga revuo POLITEKNIKO (itale, Politeknico), kiun li fondis en 1839 kaj kiu celis ne nur pridiskuti literaturon, sed popularigi sciencon kaj teknologion por altigi la nivelon de publika debato en Italio. Ekzemple, Cattaneo subtenis la adopton de fervojoj ne laŭ la usona modelo de la plej efika dissendado de varoj, sed laŭ la brita modelo rekte kunligi urbon al urbo, ĉar li antaŭvidis, ke en art-riĉa lando kiel Italio tiu elekto nepre portos al la disvolvo de turismo.


Li ankaŭ multe interesiĝis pri la historio kaj kulturo de fremdaj landoj, de Barato al Meksikio, kaj lia eseo “Antikva kaj moderna Ĉinio” (Itale, La China antica e moderna) aperis en la dua serio de lia revuo en 1861, kiam Cattaneo jam loĝis en la itale parolanta parto de Svislando. Kaj ĝi estis poste republikita fare de Salvemini en kvar volumoj de historiaj kaj geografiaj verkoj de la sama aŭtoro en 1957. Cattaneo en ĝi multe kritikis la “universalajn historiojn” de la franco Jacques-Bénigne Bousset (1627-1704) kaj de la pruso Heinrich Leo (1799-1878), ĉar ili ne donis sufiĉe da graveco al tiu ĉi “grandega kaj degnega parto de la homaro.” Ĉar tiuj diritaj “universalaj historioj” forgesis Ĉinion, ili povis esti konsiderataj nur partaj historioj. Male, lia ĉefa demando estis kiel nacio tiel granda, civila kaj riĉa povis esti treinita en vorticon de senpovo fare de la entrudiĝo de eŭropaj potencoj. Li ests verkanta, fakte, en la jaro post la fino de la dua Opia Milito (1856-60). Lia respondo refutas la tiam kutimajn argumentojn, ke Ĉinio estas statika kaj stagnanta, kontraŭa al iu ajn kontakto kun eksterlandanoj kaj al la adopto de utilaj fremdlandaj novaĵoj. Anstataŭ ol rigardi Ĉinion per blindaj stereotipoj, laŭ Cattaneo estis necese por italanoj bone lerni el ĝia kazo, ĉar ankaŭ Italio ofte en tiu periodo vane kaj pigre fidis, ke la samaj eŭropaj potenculoj helpos ĝian unuiĝon kiel sendependan ŝtaton pro justeco kaj humaneco.

Fakte, laŭ Cattaneo, la ĉina civilizacio, “kiu splende ekis pli ol du dek jarcentoj antaŭ la fondo de Romo kaj kiam superba Eŭropo estis ankoraŭ tute barbara kaj grandparte sovaĝa, estis ĉiam kaj asidue progresema.” Ĉinoj eltrovis la kultivadon de rizo, kotono, sukero, teo, citrono, oranĝo, kamforarbo, rabarbo kaj sanigaj plantoj. Ili trovis “la tutan arton kolekti silkon, ŝpini, teksi, tinkturi ĝin per koloroj, kiuj estas ankoraŭ sekreto por nia kemio.” Jam de la tempo de Marko Polo, ĉinoj konis la uzon de ŝtonkarbo. Al ĉina inventemo okcidentanoj ŝuldas interalie porcelanon, paperon, fajnegajn lakojn kaj inkojn. El tie la araboj portis al Italio la kompason. Kaj ĉinoj estis pioniroj en la teknikoj de sterkado, fiŝbredado, arbarkulturo, ĝarden-konstruado, florkultivado, irigacio, fosante el la plej antikvaj tempoj la plej larĝan kaj longan el ĉiuj navigeblaj kanaloj en la mondo. Sed ili estis ankaŭ malfermaj al utilaj eltrovoj el eksterlando: ili tuj vaste adoptis la amerikajn kultivadojn de terpomo kaj maizo kaj “docile bonvenigis la inokuladon de vakcino, tiom longe kontraŭbatalata en Eŭropo”. Laŭ Cattaneo, la plej klara pruvo de la grandega progreso de Ĉinio estis la kresko de la loĝantaro, kiu en 1860 estis ĉirkaŭ la duoblo de la popolacio de la tuta Eŭropo; preskaŭ duono de la tuta homaro. Tiu kresko ne povus realiĝi “sen grandega disvolvo de laboro, kapitalo kaj talento” kaj tiu, kiu defore juĝas tian popolon inerta, estas malsaĝulo.

Rilate al kontakto kun eksterlandanoj, Cattaneo rimarkas, en la klasika ĉina literaturo estas invitoj bone akcepti la alvenintajn fremdulojn, laŭdi tiujn, kiuj havas bonajn kvalitojn kaj talentojn kaj kompati tiujn, kiuj mankas je ili. Fakte, multe da provincoj de Ĉinio estas loĝataj fare de turkoj, mongoloj, manĉuroj aŭ tibetanoj kaj ĝi ĉiam havis intimajn rilatojn kun Koreio, Japanio, Nepalo kaj aliaj najbaraj landoj. Ĝi ankaŭ estis parto de la imperio de la mongoloj kiam ĝi brakumis Hindion, Persion, Mezopotamion, Malgrandazion kaj Rusion. Eksterlanda estis ankaŭ la kulto de Budho, kiu venis el Hindio. Kaj granda toleremo estis ĉiam montrata al fremdaj kultoj (kiel la juda kaj islama), se ili ne kovris fremdan ambicion: “En la jezuito, la Ĉinoj forpelis la finegociston, ne la sacerdoton.”

Laŭ Cattaneo la diverseco de la ĉina popolo estis grava fonto de ĝia resilienco eĉ en malfacila periodo de ĝia historio: “Tiu ĉi sanga interplekto de liberaj triboj, de korsaroj, kiuj defias la eŭropan kanonon, de rifuĝintoj, de konspirantoj (...)  ne estas certe indico de elĉerpita kaj tute kadukiĝinta popolo, sed de pasiaj animoj kaj brulantaj imagoj  kiel inter la plej fortikaj nacioj de Okcidento.” Kiel en Okcidento, la senpoveco de la popolo devenis de la malvirtoj de la regantoj. Sed la vasta socia kaj scienca sistemo de Ĉinio dum kvin mil jaroj havis la potencon asimili ĉiujn ideojn kaj religiojn, kiuj penetris tien el Tibeto, Hindio, Persio, Arabio aŭ Eŭropo. Ĝi ĉiam finfine sukcesis “venki al si la konkerintojn, kiuj plurfoje subigis la landon de tiu popolo, sed neniam ĝian leĝon kaj menson.” La ĉina sistemo ĉiam gardis el sia principo sian inventan spiriton, per kiu ĝi daŭre eltrovis teknikojn kaj artojn, kaj sian ekspansian spiriton, per kiu ĝi brakumis kvincent milionojn da homoj en Ĉinio kaj en la najbaraj regionoj. Neniu alia sistemo akiris tiom multe.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree