Ĉinio sendis novan telesensan sateliton en la kosmon de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la sudokcidenta provinco Sichuan lunde.
La satelito, Yaogan-36, estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-2D je 9:38 posttagmeze (pekina tempo) kaj sukcese eniris la planitan orbiton.
Tio estis la 439a flugmisio de la portoraketserioj Changzheng.