Ĉinio alportis raran certecon en tumulta mondo
Ĝoja Publikigita: 2022-09-27 14:22:14

En la pasinta semajno en la ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) en Nov-Jorko, la ĉina delegacio probable estis unu el la plej okupitaj delegacioj: la ĉina flanko alparolis ĝeneralan debaton en la 77-a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, ankaŭ prezidis kaj ĉeestis multajn plurflankajn kunvenojn, kaj la ĉina ministro de eksterlandaj aferoj intense rendevuis dekojn da ministroj de eksterlandaj aferoj kaj respondeculoj de internaciaj organizoj… La serio da diplomatiaj klopodoj por akceli unuiĝon kaj kolekti komunajn konojn alportis raran stabilecon kaj certecon por la tumulta mondo.

Okaze de la Ĝenerala Asembleo de UN la mondo estas en tumulta periodo. Ankoraŭ restas ombro de pandemio de KOVIM-19, intensiĝas risko de dekadenco de la monda ekonomio, la kontinue eskalada ukraina krizo kaŭzis krizojn de energio kaj greno. Estas pli danĝere, ke reaperas la penso de malvarma milito kaj fantomo de klikpolitiko kaj senĉese leviĝas solflankismo kaj protektismo. Iuj okcidentaj amaskomunikiloj priskribis, ke la fendo inter la "du mondoj" jam etendiĝis sur la scenejo de UN.

Sub tiu ĉi fono, Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj alparolis ĝeneralan debaton de la 77a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN, refoje eksplikis la Tutmondan Sekurecan Iniciaton kaj la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, prezentitajn de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping, elmetante ses porpledojn "necesas paco, ne milito", "necesas disvolvo, ne malriĉeco", "necesas malfermo, ne fermo", "necesas kunlaboro, ne konfrontiĝo", "necesas solidareco, ne dividiĝo", kaj "necesas egaleco, ne tiraneco". Tio klare montras ĉinajn principojn kaj starpunktojn pri serio da gravaj internaciaj demandoj kaj esprimis komunajn voĉojn de absolute plejpartaj landoj de la mondo. Tra serio da diplomatiaj agoj ekster kunvenejo, la ekstera mondo vidis, ke Ĉinio ĉiam klopodas por paco kaj disvolvo.

Csaba Korosi, prezidanto de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, montris, ke Ĉinio ludis ŝlosilan rolon en aferoj de la Ĝenerala Asembleo, kaj la gravaj iniciatoj proponitaj de prezidanto Xi donis perspektivon kaj solvon por efike trakti nunajn defiojn. Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN, laŭdis Ĉinion pro ĝia longtempa ŝlosila rolo por subteni plurflankismon, akceli internacian kunlaboron kaj daŭripovan disvolvon, kaj diris, ke UN subtenas la Tutmondan Disvolvan Iniciaton, kaj kredas, ke ĝi utilos al rapida akcelo de la Tagordo de Daŭripova Disvolvo, 2030.

En la tumulta mondo, Ĉinio alportas raran certecon. La "amika rondo" de Ĉinio grandiĝos kaj fariĝos potenco por akceli pacon kaj disvolvon de la mondo.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree