Xi emfazis bezonon tiri lecionojn de historio, pripensi pasintecon kaj rigardi al estonteco
Yu Publikigita: 2022-09-27 16:54:03

Ĉina prezidanto Xi Jinping verkis antaŭparolon titolitan "Antaŭenmarŝo en la Vojaĝo al Nacia Rejuniĝo", por literaturaĵoj kolektitaj en la Biblioteko de Revigligo, kiuj baldaŭ estos publikigitaj.

En la antaŭparolo, Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis la neceson tiri la lecionojn de la historio, pripensi la pasintecon, rigardi al la estonteco kaj kuraĝe antaŭenmarŝi en la vojaĝo al nacia rejuniĝo.

Xi diris, ke la kompilo de la Biblioteko de Revigligo estas grava kultura projekto aprobita de la Centra Komitato de la KPĈ. Ĝia publikigo estas grava por ke la ĉina popolo firmigu fidon al la historio, kaptu la tendencon de la epoko, sekvu la ĉinan vojon kaj antaŭenigu la grandan nacian rejuniĝon tra la ĉina vojo al modernigo.

Xi diris, ke la ĉina nacio, kiel granda nacio en la mondo, faris neforviŝeblajn kontribuojn al la progreso de la homa civilizacio. Post la alveno de moderna epoko, ĝi suferis pli grandajn ruinojn ol iam ajn antaŭe. Li aldonis, ke de post la fondiĝo de la KPĈ, la partio unuigis kaj gvidis la popolon fari malfacilajn luktojn kaj trovis la ĝustan vojon por realigi la grandan nacian rejuniĝon.

Xi diris, ke perspektivoj de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio estas pli brilaj ol iam ajn antaŭe. Sub la forta gvidado de la KPĈ, la ĉina popolo kapablas firme kapti la estontecon de la disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio en siaj propraj manoj.

Xi diris, ke la Biblioteko de Revigligo estas kompilita kaj publikigita por rakonti kaj registri la esploradon de la prapatroj kaj inspiri estontajn generaciojn per la kolekto de gravaj ideologiaj verkoj ekde moderna epoko. Li atentigis, ke gravaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento kroĉas la mondon en akcelata paŝo, kaj Ĉinio atingis decidan momenton por realigo de la granda nacia rejuniĝo. Li emfazis la bezonon tiri lecionojn de la historio, pripensi la pasintecon kaj rigardi al la estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree