Altgradiĝis legoma konsumado kaj purpuraj agrikulturaj produktaĵoj estas favorataj
Yu Publikigita: 2022-09-28 18:34:30

Purpuraj agrikulturaj produktaĵoj riĉaj je antociano estas ŝatataj de pli ka pli multaj ĉinoj. En la legoma bazaro Xinfadi en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, freŝaj kultivaĵoj kiel purpura kapbrasiko, purpura dolĉa terpomo kaj purpura melongeno ĉiam estas en granda postulado, kaj ankaŭ freŝaj fruktoj kaj legomoj kiel purpura maizo, trikolora amaranto, kaj pruno el Xinjiang estas metitaj sur bretojn en superbazaroj. Multaj entreprenoj pliigis siajn stokojn por kontentigi la merkatan postuladon. Laŭ datumoj liveritaj de retkomerca platformo, ĝenerale, la konsumo de purpuraj legomoj montras tendencon de kresko.