Usona Nacia Sekuriga Agentejo ne povas kaŝi sian ŝteladon de sekretoj
Ĝoja Publikigita: 2022-09-28 14:26:52

La ĉina Nacia Centro pri Respondo al Komputil-Virusa Krizo kaj Teknologia Kompanio Qihoo-360 publikigis la duan enketan raporton pri eksterlandaj retaj atakoj kontraŭ Nordokcidenta Politeknika Universitato. Sur bazo de la unua raporto publikigita la 5-an de septembro, la nova raporto malkovris pli da gravaj detaloj de miloj da atakoj fare de Oficejo de Mendita Enir-Operacio de la usona Nacia Sekuriga Agentejo (NSA) kontraŭ Nordokcidenta Politeknika Universitato. El la detaloj oni povas klare vidi kanalojn kaj procezojn de la NSA por rete ŝteli sekretojn.

Laŭ la plej freŝa raporto, dum ret-atako al la universitato Oficejo de Mendita Enir-Operacio establis kanalojn por aliri kernajn datumojn de ĉinaj fukciigantoj de bazaj instalaĵoj, penetris kaj regis bazajn instalaĵojn de Ĉinio kaj tiel ŝtelis sekretajn datumojn de ĉinaj uzantoj.

Fakte, estas publika sekreto la usona longtempa grandskala interreta ŝtelado de sekretoj. Franca televida stacio France vingt-quatre montris, ke “Ne estas freŝa la usona ambicio de interreta monitorado, kaj Usono volas subaŭskulti la tutan mondon, inkluzive de aliancanoj”. Eksa entreprenisto de NSA Edward Snowden en la jaro 2013 malkaŝis al amaskomunikiloj, ke diurne funkcias monda subaŭskulta programo de NSA kun la kodnomo PRISM, kiu subaŭskultas kaj kontrolas retmesaĝojn, mesaĝojn sur paĝoj de Facebook, babilejojn de Google kaj interretajn dialogojn per Skype.

Tamen la ekstera mondo scias malmulton pri la maniero de NSA por retaj atakoj. La enketaj raportoj publikigitaj de ĉinaj institucioj detale reaperigis kaj malkaŝis kanalojn, tempojn, eĉ erarojn de retatakoj fare de NSA kontraŭ Nordokcidenta Politeknika Universitato per nerefuteblaj atestoj, kaj konstatis verajn identecojn de 13 atakintoj, nome la ŝtelisto estas kaptita kun la ŝtelaĵo kaj troviĝas monto da solikaj atestoj. Tio estas forta repago al usona senbrida interreta hegemonio.

Ĉinio ĉiam substrekas, ke oni devas ne uzi duoblajn normojn en protektado de interreta sekureco, kaj nek permesi tion, ke unu lando estu sekura, tamen la aliaj ne sekuraj; partaj landoj sekuraj, tamen la aliaj partaj ne sekuraj, unu lando por tiel nomata propra absolute sekura fordonu alilandan sekurecon. La usona flanko devas tuj haltigi siajn malicajn retatakojn kontraŭ Ĉinio kaj fari respondecan klarigon pri enketaj raportoj publikigitaj de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree