Xi substrekis gravecon de solidareco en konstruado de moderna socialisma lando
Ĝoja Publikigita: 2022-09-28 14:22:39

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde substrekis gravecon de solidareco en konstruado de moderna socialisma lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn kiam li vizitis ekspozicion en Pekino.

En la ekspozicia centro, Xi diris, ke de post la 18-a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra Komitato unuigis kaj gvidis la partion, la tutan landon kaj la popolon de ĉiuj etnaj grupoj en la lando venki multajn nesolvitajn problemojn, fini multajn gravajn eventojn, kiuj havas longtempajn influojn, kaj elteni riskojn kaj defiojn en politiko, ekonomio, ideologio, naturo kaj aliaj aspektoj.

Xi diris, ke necesas vaste diskonigi la strategiajn rimedojn, transformajn praktikojn, trarompajn progresojn kaj mejloŝtonajn atingojn en la pasintaj dek jaroj, kaj vaste diskonigi la grandajn ŝanĝojn en la pasintaj dek jaroj, kiuj havas gravajn signifojn en la historio de la partio, la historio de nova Ĉinio, la historio de la reformado kaj malfermo, la historio de socialisma disvolvo kaj la historio de la disvolvado de la ĉina nacio.

La ekspozicio enfokusigas grandajn atingojn de la KPĈ kaj la lando en la pasintaj dek jaroj.

Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtato Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng vizitis la ekspozicion "Antaŭenmarŝo en la Nova Epoko" en Pekina Ekspozicia Halo en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, la 27-an de septembro, 2022. (Xinhua/Ju Peng)

Xi Jinping kaj aliaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtato Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji kaj Han Zheng vizitis la ekspozicion "Antaŭenmarŝo en la Nova Epoko" en Pekina Ekspozicia Halo en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, la 27-an de septembro, 2022. (Xinhua/Xie Huanchi)

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree