Xi kaj Fernández sendis gratulojn al Altnivela Forumo de Ĉina-Argentinaj Kulturaj Interŝanĝoj respektive
Yu Publikigita: 2022-09-28 21:48:30

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia argentina paralelulo Alberto Fernández merkrede sendis gratulajn leterojn al la Altnivela Forumo de Ĉina-Argentinaj Kulturaj Interŝanĝoj respektive.

Xi diris en sia letero, ke Ĉinio kaj Argentino estas bonaj amikoj kaj partneroj. Ĉi-jare estas la 50a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Argentino, kaj ankaŭ la Jaro de Ĉina-Argentina Amikeo kaj Kunlaboro. Dum la pasinta duonjarcento, la duflankaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝoj de internacia situacio kaj starigis ekzemplon de solidareco, kunlaboro kaj komuna disvolviĝo por novmerkataj landoj kaj evoluantaj landoj. La ĉiuflanka kaj rapida disvolviĝo de ĉina-argentinaj rilatoj estas enkorpigo de la vigleco de rilatoj inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko. Li esprimis esperon, ke la ĉeestantoj de la forumo amasigos saĝon kaj konsenton, helpos al la ĉina-argentina ampleksa strategia partnereco verki novan ĉapitron kaj faros kontribuojn por antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio, Latin-Ameriko kaj la homaro en la nova epoko.

Fernández diris en sia gratula letero, ke Argentino kaj Ĉinio kunlaboris dum duonjarcento kaj li firme kredas, ke ambaŭ flankoj starigos komunumon de komuna estonteco kun pli alta disvolva nivelo. Fruktodona kunlaboro inter amaskomunikiloj de la du landoj akcelis interkomprenon inter la du popoloj. Li esprimis atendon, ke ambaŭ flankoj profundigos kunlaboron, kontribuos al la argentina-ĉina ampleksa strategia partnereco, kaj faros pli grandajn kontribuojn al la bonfarto de la du popoloj kaj al la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Tiutage en Pekino okazis la Altnivela Forumo pri Ĉina-Argentinaj Kulturaj Interŝanĝoj, kun la temo "Profundigo de Amaskomunikilaj Intersanĝoj kaj Komuna Strebado por Popola Bonfarto". Ĝi estis kunsponsorita de Ĉina Komunikila Grupo kaj la Oficejo de la Argentina Ŝtata Sekretario pri Publikaj Amaskomunikiloj.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree