Ĉinio kaj Argentino okazigis altnivelan forumon pri kulturaj interŝanĝoj
Yu Publikigita: 2022-09-29 13:21:51

Ĉinio kaj Argentino merkrede okazigis altnivelan forumon pri kulturaj interŝanĝoj en Pekino. Ĝi, kunsponsorita de Ĉina Komunikila Grupo kaj la Oficejo de la Argentina Ŝtata Sekretario pri Publikaj Amaskomunikiloj, estas unu el la gravaj aranĝoj por festi la 50an datrevenon de la starigo de ĉina-argentinaj diplomatiaj rilatoj kaj la Jaron de Ĉina-Argentina Amikeco kaj Kunlaboro. Registaraj oficialuloj kaj pli ol 100 reprezentantoj de amaskomunikiloj el Ĉinio, Argentino kaj aliaj latin-amerikaj landoj ĉeestis la forumon kun la temo "Profundigo de Amaskomunikilaj Intersanĝoj kaj Komuna Strebo por Popola Bonfarto" rete aŭ eksterrete.

Santiago Cafiero, argentina ministro pri eksterlandaj aferoj, internacia komerco kaj religio, diris dum sia parolado en la forumo, ke okaze de la 50-jariĝo de la starigo de diplomaj rilatoj inter Argentino kaj Ĉinio, la duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en diversaj kampoj daŭre disvolviĝis profunde. Interkompreno estas grava bazo por internacia kunlaboro, kaj reciproka profito kaj komuna gajno estas la bazŝtono de disvolvado de kunlaboro inter la du landoj. Kadre de la Zono kaj Vojo, serio da kunlaboraj interkonsentoj atingitaj de Argentino kaj Ĉinio plibonigos la bonfarton de la argentina popolo kaj antaŭenigos la konstruadon de pli paca kaj justa mondo.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto kaj ĉefredaktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), diris, ke en siaj gratulaj leteroj ĉina prezidanto Xi kaj argentina prezidento Fernández gvidas nin antaŭenigi plu la ĉina-argentinan ampleksan strategian partnerecon aldoni novan ĉapitron kaj senĉese marŝi antaŭen en la direkto de konstruado de komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio, Latin-Ameriko kaj la homaro en la nova epoko. Li emfazis, ke sub gvidado de la du ŝtatestroj, la ĉina-argentina ampleksa strategia partnereco disvolviĝis altnivele kaj fariĝis modelo de solidareco kaj kunlaboro inter novmerkataj landoj. ĈKG volas klopodi kune kun ĉiuj rondoj de Argentino por plene efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, helpi al la ĉina-argentina ampleksa strategia partnereco eniri la venontajn brilajn 50 jarojn, kaj dediĉi amaskomunikilan forton al konstruado de komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio, Latin-Ameriko kaj la homaro en la nova epoko.

Hua Chunying, asistanto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke ĉina prezidanto Xi kaj argentina prezidento Fernández sendis gratulajn leterojn al la forumo, kio reflektas grandan gravecon donitan de ili al rilatoj inter la du landoj kaj ilian ardan atendon pri disvolviĝo de la dulandaj rilatoj en la estonteco kaj montras direkton por nia komuna klopodo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree