Malnova sekreto de Usono estas denove malkovrita
Yu Publikigita: 2022-09-29 18:36:40

En okcidentaj sociaj retejoj estis tia konto: la bildo estis bela virino. Fakte, tamen, la vizaĝo estis kunmetita per foto de porto-rika aktorino. La funkciiganto de ĉi tiu konto verŝajne rilatas al la usona armeo kaj estas unu el pluraj kontoj de la usona "sekreta influa agado".

La ekzemplo venas de la enketo publikigita lastmonate de Universitato Stanford kaj la analiza kompanio Graphika. La raporto atentigas, ke en la pasintaj kvin jaroj, la usona "sekreta influa agado" kreis centojn da falsaj kontoj, disvastigis falsajn informojn en multaj sociaj platformoj, diskonigis por-okcidentan teorion kaj kalumniis multajn landojn, inkluzive de Ĉinio, Rusio kaj Irano. La raporto rimarkigas, ke ĉi tiuj kontoj verŝajne estas administrataj kaj funkciigitaj de la usona armeo kaj nun fermitaj de sociaj retejoj.

La ĵurnalo The Washington Post lastatempe publikigis raporton pri tio, atentigante, ke pro premo, la usona Ministerio pri Defendo ekzamenos la manieron, laŭ kiu la usona armeo faras sekretan informan militon. Tamen interese estas, ke la origina intenco de ĉi tiu ekzameno ne estas ĉesigi la agon disvastigi falsajn informojn, sed plani kiel plibonigi ĝin por ne malkaŝi la veron. La ĵurnalo publike alvokis la usonan registaron utiligi pli da akademiaj resursoj por plifortigi trejnadon de koncernaj dungitoj kaj eviti "esti kaptitaj".

Usono ĉiam fabrikis falsajn informojn kaj manipulis kaj trompis publikan opinion. Usona senatano Rand Paul iam diris sincere: "Ĉu vi scias, kiu estas la plej granda disvastiganto de falsaj informoj en la mondo? Estas la usona registaro." La "sekreta influa agado" malkaŝita de Universitato Stanford kaj aliaj institucioj estas nur la pinto de la glacimonto de la usona milito de malveraj informoj, kun multoblaj intrigoj malantaŭ ĝi.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree