Huang Kunming legis gratulan leteron de prezidanto Xi por forumo pri kulturaj interŝanĝoj
Yu Publikigita: 2022-09-29 09:34:27

Ĉinio kaj Argentino merkrede okazigis altnivelan forumon pri kulturaj interŝanĝoj en Pekino.

Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la forumon.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj argentina prezidento Alberto Fernandez sendis gratulajn leterojn al la forumo. Huang legis la gratulan leteron de prezidanto Xi kaj alparolis la forumon.

Huang diris, ke Ĉinio kaj Argentino, ambaŭ gravaj emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, alfrontas la gravajn taskojn de ekonomia renormaligo post la pandemio kaj plibonigo de vivteno kaj bonfarto de la popolo.

Li diris, ke Ĉinio esperas, ke homoj el la du landoj laboros man-en-mane por antaŭenigi prosperon kaj disvolviĝon, protekti pacon kaj disvolvadon, akceli ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj profundigi la amikecon inter Ĉinio kaj Argentino. Li aldonis, ke homoj el la du landoj devas profundigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn, kaj fari interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj sur ĉiuj niveloj, kaj ke la du popoloj devas ankaŭ plifortigi sian reciprokan komprenon kaj amikecon.

Huang diris ankaŭ, ke ambaŭ popoloj devas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron, kune antaŭenigi egalecon kaj justecon, kaj krei justan, objektivan, pozitivan kaj sanan medion de publika opinio por injekti pli pozitivan energion en la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj la homaro en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree