Xi kaj Kishida interŝanĝis gratulojn okaze de 50a datreveno de renormaligo de ĉina-japanaj rilatoj
Yu Publikigita: 2022-09-29 18:34:09

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Fumio Kishida ĵaŭde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de la 50a datreveno de la renormaligo de ĉina-japanaj diplomatiaj rilatoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke antaŭ 50 jaroj, la tiamaj ĉinaj kaj japanaj gvidantoj antaŭvideme komprenis la situacion kaj faris gravan politikan decidon por renormaligi la diplomatiajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio, kio malfermis novan ĉapitron en duflankaj rilatoj. Li diris, ke dum la pasintaj 50 jaroj, danke al la komuna klopodo de la du registaroj kaj popoloj, la du flankoj sinsekve subskribis kvar politikajn dokumentojn kaj atingis serion da gravaj konsentoj, kaj senĉese profundigis interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, alportante gravajn avantaĝojn al la du landoj kaj iliaj popoloj kaj ankaŭ antaŭenigante pacon kaj disvolviĝon de la regiono kaj la tuta mondo.

Xi emfazis, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj volas labori kun Kishida por gvidi ambaŭ flankojn kune konstrui ĉina-japanajn rilatojn, kio plenumas la postulojn de la nova epoko, prenante la 50an datrevenon de la renormaligo de diplomatiaj rilatoj kiel ŝancon kaj sekvante la tendencon de la epoko.

En sia mesaĝo, Kishida diris, ke antaŭ 50 jaroj la tiamaj ĉinaj kaj japanaj gvidantoj, kun strategia pensado kaj politika kuraĝo, malfermis novan historian kurson en la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio. Li diris, ke dum la pasintaj 50 jaroj, japana-ĉina kunlaboro en diversaj kampoj kiel ekonomio, kulturo kaj personara interŝanĝo akiris rimarkindan progreson, kaj ke estas tre grave por la du flankoj kune krei novan estontecon de la japana-ĉinaj rilatoj. Li diris ankaŭ, ke la japana flanko volas kunigi manojn kun la ĉina flanko por antaŭenigi disvolvadon de konstruemaj kaj stabilaj japana-ĉinaj rilatoj kaj ankaŭ pacon kaj prosperon de la du landoj, la regiono kaj la mondo en la venontaj 50 jaroj .

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree