Ĉinio kaj Argentino - modelo por kunlaboro inter landoj kun emerĝanta merkato
Henggang Publikigita: 2022-09-30 16:27:20

"Dum la pasinta duona jarcento, la duflankaj rilatoj eltenis la provon de internaciaj ŝanĝiĝoj kaj fariĝis modelo de solidareca kunlaboro kaj komuna disvolviĝo inter landoj kun emerĝanta merkato kaj evoluantaj landoj," diris ĉina prezidanto Xi Jinping en sia letero al la altnivela forumo merkrede vespere okazigita por kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Argentino. Li esperis, ke la forumo malfermos novan ĉapitron en la strategia partnereco inter la du landoj kaj helpos al konstruado de la komunumo de komuna estonteco inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko kaj la tuta homaro en la nova epoko. Argentina prezidento Alberto Fernández esprimis la esperon en sia gratula letero, ke ambaŭ flankoj profundigos kunlaboron por antaŭenigi sian strategian partnerecon kaj fari pli grandan kontribuon al la bonfarto de ambaŭ popoloj kaj al paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Tiu ĉi jaro markas la 50an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Argentino. La forumo estas unu el la plej gravaj eventoj por tiu ĉi okazo. La salutleteroj de la du ŝtatestroj al la forumo montras ilian grandan atenton al duflanka kunlaboro en la nova epoko, kaj ankaŭ ilian strategian gvidadon por profundigi strategian partnerecon kaj antaŭenigi kulturan interŝanĝon kaj kunlaboron.

Dum la lastaj 50 jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Argentino disvolviĝis de "malproksimaj amikoj" al "strategiaj partneroj", kio ne nur alportas palpeblajn profitojn al ambaŭ popoloj, sed ankaŭ montras, ke kungajna kunlaboro inter diversaj landoj povas esti atingita.

"Ĉinio kaj Argentino estas bonaj amikoj kaj partneroj." Ĉi tiuj asertoj de prezidanto Xi en sia gratulmesaĝo eltenis la provon de tempo en la disvolviĝo de duflankaj rilatoj dum la duona jarcento. Solidareco kaj kunlaboro inter la du landoj estis bazita sur solida reciproka subteno de la suverenaj interesoj unu por la alia. En la komuna deklaro pri profundigo de ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Argentino, publikigita en la pasinta februaro, la argentina flanko ripetis sian aliĝon al la principo de unu Ĉinio, dum Ĉinio esprimis sian subtenon al plena ekzercado de suvereneco de Argentino super la Falklandaj insuloj.

La sana kaj stabila disvolviĝo de la dulandaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj alportis gravajn profitojn al la du popoloj. En 2021, la valoro de duflanka komerco atingis 17,83 miliardojn da usonaj dolaroj, pliiĝante je 28,3% kompare kun la antaŭa jaro, kaj Ĉinio restas la dua plej granda komerca partnero de Argentino. En la lasta februaro, ambaŭ landoj subskribis pli ol dek interkonsentojn, inkluzive de la memorando de kompreno pri ambaŭflanka konstruado de la Iniciato de Zono kaj Vojo, kiu influas diversajn sektorojn kiel ekzemple agrikulturo, cifereca ekonomio kaj verda disvolviĝo. Ĉe la bordo de la Rivero Santa Cruz en Argentino, Ĉinio kaj Argentino nun kune konstruas la du "plej sudajn" hidrelektrajn centralojn en la mondo, nomatajn Nestor Kirchner kaj Jorge Cepernic. Kiam ili estos kompletigitaj, ili havos averaĝan jaran kvanton de elektra produktado de 4,95 miliardoj da kilovathoroj kaj estas atendite ŝpari al Argentino proksimume 1,1 miliardojn da usonaj dolaroj en importado de petrolo kaj gaso ĉiujare.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree