Ĉina kosmostacio translokis laboratorian modulon Wentian
Yu Publikigita: 2022-09-30 20:37:25

Ĉinio translokis la laboratoran modulon Wentian per uzo de la granda robotbrako je 12:44 vendrede posttagmeze (pekina tempo), laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.

Estas la unua fojo, ke Ĉinio uzis translokan mekanismon por transloki grandvolumenan modulon en orbito.

Dum la translokado, la laboratoria modulo Wentian unue estis metita en ian reĝimon, sekve apartigita el la kerna modulo Tianhe, kaj poste kuplita sur la flanko de la noda kajuto.

La ĉina kosmostacio estas nun en la L-forma kombinaĵo kaj daŭre funkcios en orbito ĝis la alveno de la laboratoria modulo Mengtian, la dua kosma laboratorio de Ĉinio, kaj poste la lando kompletigos la T-forman tri-modulan strukturon de sia kosmostacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree